Estis la riĉaj kaj diversaj spertoj de la vivo de Barack Obama - pasigante sian junaĝon en malsamajn lokojn kun homoj kiuj havis malsamajn ideojn - kiu vigligis lian politikan vojaĝon. Dum la partizaneco kaj kverelado de la hodiaŭa publika debato, li ankoraŭ kredas je la kapablo unuigi homojn ĉirkaŭ komunaj politikaj celoj - politiko kio taksas la solvo de defioj de averaĝaj Usonanoj pli alte ol politikaj gajnoj.
En la Ilinoja Senato, tio signifis kunlabori kun kaj Demokratoj kaj Respublikanoj helpante laborantajn familiojn antaŭiĝi estigante programojn kiel la (EIC) Imposto Kredito, kiu dum tri jaroj provizis pli ol $100 milionojn en impostoreduktoj al familioj tra la stato. Li ankaŭ puŝis la disvastigon de frua infanaĝo edukado, kaj post kiam kelkaj prizonuloj en la mortovico estis trovitajn senkulpajn, Senatano Obama kunlaboris kun respondeculoj pri la publika ordo por postuli la videofilmadon de pridemandadoj kaj konfesoj en ĉiuj gravaj kazoj.
Kiel membro de la Komitato pri Veteranaj Aferoj (VA), Senatano Obama batalis por helpi al Ilinojaj veteranoj por ke ili povu akiri la kriplaĵan pagon kiun oni promesis pagi, dum sia klopodo por prepari la VA por la reveno de miloj da veteranoj kiuj devos esti prizorgataj post Irako kaj Afganio. Rekonante la terorista minaco fare de amasdetruiloj, li veturis Rusion kun Respublikano Dick Lugar por komenci novan generacion de penoj pri nedismultiĝo desegnitaj por trovi kaj sekuri mortigajn armilojn tutmonde. Sciante la minacon kiun nia ekonomio facas kaj nia sekureco por la petrol-dependeco de Usonanoj, li klopodas kunigi aŭtomobilajn kompaniojn, laborsindikatojn, kultivistojn, entreprenojn kaj politikistojn de ambau partioj por la antaŭenigo de pli granda uzo de alternativaj karburaĵoj kaj de pli alta karburaĵaj normoj en nia aŭtoj. Obama daŭre agas kontraŭ la malriĉeco malkovrata dum Katrina kaj la genocido en Darfur, li eldiras sian opinion pri aferoj kiuj difinos Usonon en la 21a jarcento. Sed li plej fieras kaj estas plej dankema oro sia familio. Lia edzino, Michelle, kaj iliaj du filinoj, Malia, 10, kaj Sasha, 7, kiuj loĝas en la Suda Flanko de Ĉikago.
Comments are closed for this post.